Esperantistoj partoprenas la Roskilde Festival, sestaga dana rok-festivalo
kun 110000 partoprenantoj. Ni ne nur montras la verdan flagon dum
koncertoj, sed ankaŭ sub la nomo Esperanto ni vendas manĝaĵojn al la
festivalanoj. Dum unu semajno Esperanto estas la laborlingvo de nia
internacia manĝobudo, kaj ni ofertas Esperanto-kursojn kaj informilojn.
Ni ofertas al vi:
- Senpagan aliron al la festivalo (kutima enirbileto kostas 1810DKK =
€243)
- Senpagan veganan manĝon dum la tuta semajno, loĝlokon en tendo kun
matraco
Ni postulas de vi:
- Sufiĉan scipovon de Esperanto por komuniki
- Tri ok-horajn deĵorojn en nia propra esperantista budo
- Helpon dum (mal)konstruado de niaj tendejo kaj bazejo
- Neniun kotizon!
La volontulaj taskoj estos ankoraŭ precizotaj, sed verŝajne ni certe
havos manĝobudon kiel dum la pasintaj du jaroj. Legu pli: https://www.facebook.com/events/682411408505748/?ref=73&source=1
kaj http://roskilde.festoklubo.dk/